Skoltismo

El SkoltVikio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.

Skoltismo estas grandega junulara movado, komencita en Britio en la jaro 1907. La vorto "skolto" venas el la angla vorto "scout" kiu signifas "esploristo". La movado nun havas pli ol 25 milionoj da geinfanoj kaj gejunuloj kiel membroj, kaj plenkreskuloj kiel apogantoj de la junularaj aktivecoj.

Kunigas la landajn skoltajn asociojn la Tutmonda Organizo del la Skolta Movado (WOSM), kies Monda Skolta Oficejo (WSB) lokita en Ĝenevo, Svislando.

Celoj

La skoltismo celas provizi al infano kaj junulo medion kie li povas memeduki sin per la disvolviĝo de ĉiuj eroj de la personeco: socia, kreiva, psika, spirita kaj fizika. Por tion fari, oni povizas serion da aktivecoj kie ludo rolas ĉefe. Skoltismo havas programon kaj metodon, kiujn karakterizas skoltismo el aliaj organizaĵoj:

  1. Skoltaj Leĝo kaj Promeso.
  2. Malgrandaj Teamoj.
  3. Progresivaj Aktivecoj.
  4. Simbola Kadro.
  5. Ceremonioj
  6. En la Naturo.

Historio

La fondinto de skoltismo estis lordo Robert Cecil Stephenson Smith Baden-Powell. La movado komenciĝis en la jaro 1907 per tendumado en la insulo Brownsea, Britio. Skoltismo rapide kreskis inter la junularo brita kaj la kolonioj de tiu imperio, sed baldaŭ iĝis internacia movado per la kreado de la Ĉilia Skolta Asocio en la jaro 1909, kiu fakte estis la unua skolta asocio ekster la Brita Komunumo.

Ĉu inoj?

La skoltina movado ekestis iom post la skolta, kaj havas asociojn en multaj landoj kaj mondan organizon (WAGGGS), kies centra oficejo estas en Londono. La rilatoj inter skoltoj kaj skoltinoj estas laŭlande diversaj:

  • en iuj landoj ekzistas du apartaj organizoj, skolta kaj skoltina;
  • kelkaj skoltaj organizoj havas ankau inajn anojn, kaj inverse, sed malpli;
  • en kelkaj landon skoltaj kaj skoltinaj organizoj unuiĝis en unu sola, kies anoj estas aligitaj al la mondaj organizioj lau ilia sekso.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj