Tutmondaj ĵamboreoj

El SkoltVikio

Skolta ĵamboreo estas skolta renkontiĝo.

La 20a tutmonda ĵamboreo en Tajlando

Ĵamboreo ŝajne estas anglalingva vorto zulu-devena, kiu signifas " renkontiĝo" kaj kiu estis ekuzita de Baden-Powell, la fondinto de skoltismo, por priparoli skoltajn renkontiĝojn.

Unufoje ĉiujn kvar jarojn okazas skolta tutmonda ĵamboreo, kiu arigas skoltojn de ĉie.

Ĵamborea kalendaro

  • 1920 : 1a tutmonda ĵamboreo en Olympia (Britio  )
  • 1924 : 2a tutmonda ĵamboreo en Ermelunden (Danio  )
  • 1929 : 3a tutmonda ĵamboreo en Birkenhead (Britio  )
  • 1933 : 4a tutmonda ĵamboreo en Gödöllö (Hungario  )
  • 1937 : 5a tutmonda ĵamboreo en Vogelenzang (Nederlando  )
  • 1947 : 6a tutmonda ĵamboreo en Moisson (Francio  )
  • 1951 : 7a tutmonda ĵamboreo en Bad Ischl (Aŭstrio  )
  • 1955 : 8a tutmonda ĵamboreo en Niagara-on-the-lake (Kanado  )
  • 1957 : 9a tutmonda ĵamboreo (« jubileo de B-P ») en parko de Sutton (Britio  )
  • 1959 : 10a tutmonda ĵamboreo en Laguna (Filipinoj  )
  • 1963 : 11a tutmonda ĵamboreo en Marathon (Grekio  )
  • 1967 : 12a tutmonda ĵamboreo ĉe ŝtata lago Farragut (Usono  )
  • 1971 : 13a tutmonda ĵamboreo en Fujinomiya (Japanio  )
  • 1975 : 14a tutmonda ĵamboreo en Lillehammer (Norvegio  )
  • 1983 : 15a tutmonda ĵamboreo en Kananaskis urbo (Kanado  )
  • 1987 : 16a tutmonda ĵamboreo en Sidnejo (Aŭstralio  )
  • 1991 : 17a tutmonda ĵamboreo en nacia parko de Soraksan (Koreio  )
  • 1995 : 18a tutmonda ĵamboreo en Dronten (Nederlando  )
  • 1998-1999 : 19a tutmonda ĵamboreo en Picarquin (Ĉilio  )
  • 2002-2003 : 20a tutmonda ĵamboreo en Sattahip (Tajlando  )
  • 2007 : 21a tutmonda ĵamboreo en Chelmsford (Britio  ). Tiu ĵamboreo celebros la centjariĝon de skoltismo.
  • 2011 : 22a tutmonda ĵamboreo en Svedio
  • 2015 : 23a tutmonda ĵamboreo en Japanio ( )

Eksteraj ligoj