Camp Fire USA: Malsamoj inter versioj

El SkoltVikio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Neniu resumo de redakto
(removed spam)
(2 mezaj versioj de alia uzanto ne montriĝas)
Linio 13: Linio 13:
* Esti feliĉa.
* Esti feliĉa.


== Ekstera ligo ==
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://www.campfire.org/ Oficiala TTTejo]
* [http://www.campfire.org/ Oficiala TTTejo]
[[Kategorio:Skoltismo en Usono|{{PAGENAME}}]]


[[en:Camp Fire USA]]
[[en:Camp Fire USA]]

Kiel registrite je 19:41, 13 nov. 2010

Camp Fire USA (Kampfajro Usanio) estas usona organizaĵo por geknaboj, tre simila al la sekse apartigitaj organizaĵoj de skoltoj kaj skoltinoj. Ĝi fondiĝis en 1910 kiel Camp Fire Girls (nur por knabinoj), kiam la usona skolta organizo estis ankoraŭ tre juna kaj la skoltina ne komenciĝis. La fondintoj estis d-ro Luther H. Gulick kaj lia edzino, Charlotte Vetter Gulick. Ekde 1975 ĝi akceptas ankaŭ knabojn kiel membrojn. Ĝi nun servas ĉiujare al proksimume 750 000 geknaboj.

La moto de Kampfajro estas "Doni servon." La atentovorto (kaj nomo de la plej alta medaliono) estas "WoHeLo" (kunmetita el la komencaj literparoj de la anglalingvaj vortoj por "Laboro/Sano/Amo"). La tradicia simbolo estas du krucigitaj ŝtipoj sub tripinta flamo; la tradiciaj koloroj estas ruĝo, blanko kaj bluo.

La Leĝo de Kampfajro estas:

  • Adori Dion.
  • Serĉi belon.
  • Doni servon.
  • Ĉasi scion.
  • Fidindi ĉiam, en ĉiu via faro.
  • Teni firme la sanon.
  • Glori vian laboron.
  • Esti feliĉa.

Eksteraj ligiloj