Dorsosako
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Dorsosako estas ujo el ŝtofo, mola plasto (nilono aŭ pvc) aŭ el ledo (nuntempe nur pro modaj kialoj), kiun oni portas helpe de rimenoj sur la dorso. Malpezaj dorsosakoj estas portataj nur per la ŝultraj rimenoj, plej pezaj havas aldonan talirimenon por porti ne nur per la ŝultroj sed ankaŭ per la koksoj.