Pioniro

El SkoltVikio

Pioniro estas soldato, kies tasko estas konstrui pontojn, fari vojojn, tranĉeojn ks. (PIV), simple dirite - prepari la vojon por la armeo. Metafore persono, kiu preparas senkulturan teron por plugado, ekzemple en novaj kolonioj. Ankoraŭ pli metafore homo, kiu pretigas la vojon kaj sukceson al novaj ideoj. Poste oni parolas pri pioniroj de diversaj movadoj, do la unuaj disvastigantoj de la movado. Pioniraro estas fako de la armeo, kies specialeco estas fari la necesajn laborojn por fortikigi pozicion, organizi la komunikojn ktp. Junpioniro estas ano de komunista skolta organizaĵo (PIV). Ĉar la skoltoj havis siajn centrojn en la kapitalismaj landoj, komunistoj volis krei similan organizaĵon kun centroj en landoj socialismaj. Ili uzis la vorton pioniro kiel parencan al skolto (ambaŭ iras antaŭ sia armeo por prepari la vojon). Simile multajn aliajn elementojn de skoltismo ili adaptis al bezonoj de la komunista propagando (uniformoj kun ruĝaj koltukoj ktp.).