Robert Baden-Powell
Robert Cecil Stephenson Smith Baden-Powell naskiĝis la 22-an de februaro 1857 en Londono, Britio, mortis la 8-an de januaro 1941 en Nyeri, Kenjo. Li estis la fondinto de skoltismo, kiu estas internacia movado por infanoj kaj gejunuloj. La celoj de Skoltismo estas, inter aliaj, eduki la junularon aktivaj civitanoj. Lia edzino estis Olave Baden-Powell.