Skolta Esperanto-Ligo: Malsamoj inter versioj

El SkoltVikio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Neniu resumo de redakto
(Nuligis version 147220 de 66.38.142.37 (Diskuto | kontribuoj))
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 21:11, 6 nov. 2010

Skolta Esperanto-Ligo estas internacia unuiĝo de geskoltoj kiuj parolas esperanton. Temas pri asocio neŭtrala laŭ ĉiu vidpunkto. La SEL-anoj devenas de la 4 anguloj de la mondo kaj oni trovas reprezentantojn kaj sekciojn de la ligo en pluraj landoj. La asocio regule eldonas revuon en esperanto « La skolta mondo ». SEL strebas promocii korespondadon en esperanto inter geskoltoj, organizas kunvenojn kaj internaciajn tendarojn aŭ partoprenas en programeroj de ĵamboreaj programoj.

B.-P. kaj Esperanto

La tria universala kongreso de Esperanto okazis en 1907 en Kembriĝo. Verŝajne Baden-Powell iel aŭdis pri ĝi. Post la unua skolta tendaro, kiu ĝuste okazis en 1907, Sir William Smith [sur ŭiljam smit̂], la fondinto de « boy's brigade » [bojz brigejd] petis al Baden Powell verki verkaĵon nomotan "Scouting for boys" [skaŭtin̂ fo(r) bojz] kiu traktas la manieron, kiel adapti « scouting » (skoltumadon) por la junularo. Tiu verko aperis en 6 broŝuretoj, eldonitaj po unu ĉiujn du semajnojn. La unua de la serio aperis la 15an de januaro 1908 kaj la serio ricevis tiom da sukceso, ke en majo de la sama jaro, oni eldonis ĉiujn borŝuretojn kunigitajn en unu libro. En la tria kajero de la serio, Baden-Powell konsilis al geskoltoj uzi esperanton kiel « patrolan sekretan lingvon ». La teksto malaperis en postaj eldonoj. Jen kion oni povis legi sur la paĝo 202 de « Scouting for boys » en la originala versio :

Originalo (en la angla) Traduko (en Esperanto)
Also if you want to use a secret language in your patrol, you should all set to work to learn ”esperanto“. It is not difficult, and is taught in a little book costing one penny. This language is being used in all countries so that you would be able to get on it abroad now.
Se vi deziras uzi sekretan lingvon por via patrolo, vi devos eklerni Esperanton. Ĝi ne estas malfacila, kaj oni instruas en libreto tre malmultekosta ĉirkaŭ unu penco. Ĉi tiu lingvo estas uzata en ĉiuj landoj el la mondo, tiel vi povos uzi ĝin nun ankaŭ eksterlande.

La fakto ke Baden-Powell menciis esperanton en « Scouting for boys » estas tre interesa afero. Oni povas pensi ke Baden-Powell taksis esperanton estiminda kaj ke li parolis pri ĝi al sia edzino Olave Baden-Powell. Efektive, post lia forpaso, multe pli poste, en 1950 en letero al sinjorino Dr Lydia De Vilbis, ŝi skribis: «Mi jam ofte opiniis ke estus bonege se sinjorino Roosevelt povus konvinki Usonon akcepti esperanton en la tuta mondo kaj enkondukigi ĝin en la programon de ĉiuj lernejoj kaj organizaĵoj. Estus vere plej grave por la mondo kaj ĉefe tre utila por bona interkompreniĝo inter la popoloj, kiuj estas tre dividitaj pro la lingva diverseco.»

Eleonor Roosevelt estis la edzino de eksprezidento de Usono Franklin Roosevelt kaj dum la epoko de tiu leter-interŝanĝo, ŝi estis la prezidantino de la homrajta komitato de UN. Tio eble kontribuis al pretigo de la vojo al la rezolucioj favoraj al esperanto far de UNESKO en 1954 kaj 1985.

Historio de SEL

Dosiero:1918-Membrokarto Nro 2.JPG
Membrokarto de SEL kiu datiĝas de 1918.

Sekve la unuan skoltan tendaron en 1907 ekaperis ĉie en la mondo lokaj skoltaj grupoj. Por ebligi al geskoltoj vere sperti internacian gefratecon, Alexander William Thompson, angla trupestro, en 1918, ekhavis la ideon sur franca batalkampo, fondi skoltan tutmondan organizaĵon por favorigi la internacian amikecon kaj reciprokajn servo-interŝanĝojn. Por solvi la lingvajn problemojn, li rekomendis esperanton kiel internacian komunikilon. Sekvis la saman jaron la fondo de Skolta Esperanto-Ligo, kiu estas la unue fondita internacia skolta organizaĵo. Ni ne multon scias pri la opinio de Baden-Powell rilate esperanton (vidu antaŭe), sed la ideo pri tutmonda skolta organizaĵo plaĉis al li kaj du jarojn poste, en 1920, la skolta tutmonda organizaĵo estis fondita, sen ke oni neniam uzu esperanton kadre de ties aktivoj, sendube ĉar Baden-Powell mem ne parolis la lingvon. A. W. Thompson iĝis prezidento kaj lia frato K. Graham Thompson iĝis honora sekretario de la skolta esperanto ligo. Poste, Norman Booth, alia brita trupestro iĝis ĝenerala honora sekretario kaj multege laboris kun la kasisto de la asocio D.H. David por organizi SEL-n. La asocio organizis skoltajn internaciajn tendarojn por atingi siajn celojn kaj pruvi la uzeblecon de esperanto kadre de skoltismo. En 1922, en Nederlando, en 1923 en Belgio, en 1924 en Danio, en 1925 en Hispanio, en 1926 en Ĉeĥoslovakio (eĉ okazis radioelsendoj en Prago pri esperantista skoltismo), en 1927 en Hispanio, en 1928 en Belgio, en 1929 okaze de ĵamboreo en Anglio, en 1930 en Nederlando (tendaro en kiu partoprenis kiel SEL-membro Harold Wilson, kiu estis iĝonta brita ĉefministro de 1964 ĝis 1970 kaj de 1974 ĝis 1976). Preskaŭ 100 esperantlingvaj geskoltoj venintaj el 18 landoj kies Barato kaj Japanio partoprenis la ĵamboreon de 1929 en Birkenhead.

Ekde 1929, oni povis noti la gravan implikiĝon de la hungara reprezentanto de SEL Pál Balkányi. En 1931, la hungara skolta asocio oficiale invitis al okazigo de la SEL-tendaro en Hungario. La hungara skolta asocio estis la unua samtempe kiel la belga skolta ligo, kiu oficiale agnoskis SEL-n. Sekvis la agnosko far de la latva skolta asocio kaj de la katolika slovaka skolta asocio. En Budapeŝto, sur la skolta tendarejo, kiu gastigi tiun tendaron en Hungario, oni cetere plu povas vidi etan marmoran monumenton memore al tiu SEL-tendaro. En 1931 ankaŭ, la unua esperanta kaj skolta klubo nomita « La klubo de sankta Patriko » estis fondita en Irlando. En septembro 1932, la gazeto « The catholic Scout » (la katolika skolto) ekpublikigis serion de esperanto-lecionoj. La saman monaton, multe da skoltinoj ekstudis esperanton kaj fondis la skoltinan esperanto-sekcion. En oktobro 1932, eklernis esperanton irlandaj skoltoj kaj en novembro estis fondita la dua skolta esperanto-klubo, la klubo de sankta Aŭgustino. En 1933, « La katolika skolto ekpresis artikolojn en esperanto kaj la saman jaron, la irlanda skolta administro anoncis esperanton agnoskita kiel unu el la lingvoj, per kies kono oni povas rekompence ricevi insignon pri interpretado. Tiam, juna entuziasma esperantlingva skolto, Sean Mullarney, estis oficiale nomumita oficiala raportisto pri Esperantaj aferoj kaj li multe helpis al la skolta Esperanta movado.

La ĵamboreo de 1933 (de la 1a ĝis la 15a de aŭgusto) en Gödöllő apud Budapeŝto, montris konsiderindajn progresojn antaŭen. Unuafoje, esperanto estis adoptita kiel tria lingvo kaj aperis oficiale en la ĵamborea programlibro, en poŝlibroj, en ĉiutagaj skoltaj gazetoj kaj sur kelkaj mapoj estis menciitaj skolt-esperantistaj renkontiĝejoj.

Ĉeestis la SEL-kunvenon 170 skoltoj, kaj entute, oni nombri ne malpli ol 200 esperantlingvajn skoltojn el 24 landoj, tio estis 1% de la tuta ĉi-ĵamborea skoltaro. El certaj landoj (Ĉeĥoslovakio, Francio, Norvegio, Japanio, Portugalio, Hispanio, Trinidado), la procento de esperantlingvanoj superis 10%. Preskaŭ ĉiutage, eblis aŭdi el radio salutojn en esperanto aŭ mesaĝojn pri esperanto kaj la 10an de aŭgusto, la SEL-reprezentanto de Norvegio parolis en radio 5 minutojn en esperanto. Trifoje en la programo de grandaj tendarfajroj, foje en la teatra programo, aŭdeblis kanzonoj en esperanto. En 1934, la skolta slovaka katolika centro gastigis la 22-an SEL-tendaron en Banská Bystrica en Slovakio. La tendumo okazis samtempe kiel slovaka tendaro inter la 16a kaj 31-a de julio. Entute, geskoltoj el 9 diversaj nacioj partoprenis.

Spite al la fakto ke partoprenintoj de la 4a ĵamboreo de Gödöllő (Hungario, 1933) decidis adopti esperanton kiel trian lingvon, malhelpo al esperanto-progresado ekaperis ekde 1934 ĝis 1957 en regaj instancoj de la skolta movado. La Monda Skolta Oficejo invokis la motivon ke esperanto estas « sen granda valoro ». Tiu decido tamen estis nuligita en 1964 kiam la internacia skolta komitato deklaris dum sia kunveno en Luksemburgio:

« Esperanto kun sukceso pruvis sian utilecon en multe da medioj kaj kampoj, kaj kelkaj naciaj asocioj jam permesis rekompencan ricevon de insigno pri interpretado por ties kono. »

Finfine estas sur la anglalingvana grundo, dum ĵamboreo okazinta en Britio en 1968, ke esperanto estis akceptita senprobleme kiel vera lingvo. SEL ankaŭ puklikigis verkaĵojn, kies tiujn tri:

  • 1969: Ĵamborea Lingvo, skolta lernolibro por lerni esperanton, verkita de J. Ko Hammer kun helpo de J. Le Couteur kaj aliaj. Tiu libro rekte en esperanto ebligas al geskoltoj lerni esperanton malpere de sia gepatra lingvo.
  • 1974: Skolta kaj Tenduma Terminaro verkita de J. Ko Hammer. Temas pri vortaro de skoltaj terminoj utilaj dum tendaro.
  • 1975: Pli Vastaj Horizontoj,manlibro pri internacia skoltumado, verkita de 40 SEL-anoj.

La celo de la asocio

  • Diskonigi skoltajn idealojn per Esperanto,
  • Disvastigi Esperanton inter geskoltoj el ĉiuj landoj,
  • Favorigi aperon de skolta literaturo en Esperanto,
  • Plifortigi la gefratecajn sentojn, komunajn al ambaŭ movadoj, inter junuloj de diversaj nacioj.

En 2004, la organiza centrala komitato de JOTI, la reta ĵamboreo, kiu okazas ĉiujare la 3an semajnon de oktobro, akceptis esperanton kiel unu el la lingvoj de sia retejo. En 2005, SEL havis budon ĉe la 12a tutamerika ĵamboreo kiu okazis en San Rafael en Argentino. En julio 2007, okazis apud Bjalistoko en Pollando, tendaro kie esperanto estis oficiala lingvo kun la angla kaj la pola. Tiu tendaro estis organizita de la pola skolta asocio.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligoj