Skolta tutmonda organizaĵo

El SkoltVikio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Tutmonda Organizaĵo de la Skolta Movado estas la internacia organizaĵo kiu superzorgas plejparton de la skoltaj movadoj. Ĝia sidejo estas en Ĝenevo. Ĝi ankaŭ havas regionajn oficejojn en: Santiago de Chile (Amerika Regiono),Ĝenevo kaj Bruselo (Eŭropa Regiono), Kairo (Araba Regiono), Manilo (Azia-Pacifika Regiono), Yalta-Gurzuf kaj Moskvo (Eŭroazia Regiono)

La servojn de la Skolta Tutmonda Organizaĵo financas la kotizoj de la landaj skoltaj organizaĵoj, laŭ ilia membronombro korektita laŭ ties landa popersona enspezo. Aliaj rimedoj estas subtenoj kaj donacoj de fondaĵoj, kompanioj, instancoj kaj uloj. Aparte gravan subtenon donas la Monda Skolta Fondaĵo