Skolta tutmonda organizaĵo
Revizio de 19:09, 13 jun. 2021 fare de Bot egel (diskuto | kontribuoj) (Roboto: Ŝanĝas da:World Organisation of the Scout Movement al da:World Organization of the Scout Movement)
La Tutmonda Organizaĵo de la Skolta Movado estas la internacia organizaĵo kiu superzorgas plejparton de la skoltaj movadoj. Ĝia sidejo estas en Ĝenevo. Ĝi ankaŭ havas regionajn oficejojn en:
- San Jose de Kostariko;
- Ĝenevo;
- Bruselo;
- Kairo;
- Manilo
- Yalta-Gurzuf
- Moskvo
La servojn de la Skolta Tutmonda Organizaĵo financas la kotizoj de la landaj skoltaj organizaĵoj, laŭ ilia membronombro korektita laŭ ties landa popersona enspezo. Aliaj rimedoj estas subtenoj kaj donacoj de fondaĵoj, kompanioj, instancoj kaj uloj. Aparte gravan subtenon donas la Monda Skolta Fondaĵo