Tranĉilo
Tranĉilo estas ilo por tranĉi per premo kaj glito de la akuta rando de klingo sur la tranĉota peco. Tranĉiloj enhavas du partojn:
- la klingo - el metalo, ĝenerale ŝtalo, foje el plasto
- la tenilo - el plasto, ligno aŭ ŝtalo.
Praaj tranĉiloj estis faritaj el bronzo, kupro aŭ ŝtono.