Tranĉilo
El SkoltVikio
Tranĉilo estas ilo por tranĉi per premo kaj glito de la akuta rando de klingo sur la tranĉota peco.
Ekzistas diversaj specoj de tranĉiloj:
- Manĝaj - por kuiri kaj por manĝi (manĝiloj);
- Laboraj - por prilabori diversajn materialojn;
- Ĉasaj - por ĉasi;
- Militaj;
- Partoj de aparatoj (ili ne estas uzataj senpere per manoj).
Tranĉiloj enhavas du partojn:
- la klingo - el metalo, ĝenerale ŝtalo, foje el plasto
- la tenilo - el plasto, ligno aŭ ŝtalo.
Praaj tranĉiloj estis faritaj el bronzo, kupro aŭ ŝtono.