Tutmonda loktrova sistemo

El SkoltVikio
Nuvola apps important.svg
Ĉi tiu paĝo estas SkoltVikiandi. Bonvolu ŝangi enhavon por plibonigi ĝin

Tutmonda loktrova sistemotuttera pozicitrova sistemo (angle Global Positioning System) kutime nomata birada sistemo aŭ GPS (la usona armeo ĝin nomas NAVSTAR GPS) estas satelita pozicitrova sistemo uzata por determinado de ekzakta pozicio kaj provizanta tre ekzaktan spacan referencon preskaŭ ĉie ajn sur la Tero aŭ en la tera orbito. Ĝi ekfunkciis oficiale la 17-an de julio 1995. Ĝi uzas aron de almenaŭ 24 satelitoj ĉe la meza tera orbito.

Ekde la lanĉo de la unua eksperimenta satelito en 1978, la birada sistemo fariĝis nepre bezonatan helpilon al navigacio tra la tuta mondo kaj grava ankaŭ por fari novajn mapojn. La birada sistemo ankaŭ servas la ekzaktan tempon uzata en multaj, iloj, instrumentoj, kaj sciencaj studoj.

En birilo sufiĉas indiki la ŝtaton, urbon, straton kaj numeron de la celloko, kaj kutime jam post kelkaj sekundoj aperas sur la ekrano la distanco al la loko, la vojo kiun oni sekvu, la tempo bezonata, la nuna rapideco, ktp. Ekzistas biriloj por aŭtoj, kiuj indikas nur vojojn, kiujn aŭtoj povas uzi, sed ekzistas ankaŭ biriloj por biciklantoj, promenantoj, ktp. Trajnoj uzas la biradan sistemon por informi la pasaĝerojn pri la pozicio kaj daŭro ĝis la venonta stacidomo.

Teknika funkciado

La birilo kalkulas ĝian pozicion tra mezurado de distancoj inter ĝi kaj tri aŭ pli da biridaj satelitoj. Mezuro de tempoprokrasto inter transsendado kaj ricevado de ĉiuj biraj signaleroj donas la distancon al tiuj satelitoj, ĉar la signaloj veturas je konata rapideco. La biraj signaleroj ankaŭ kunportas informojn pri la ekzakta loko de po satelito. La birilo povas kalkuli ĝia pozicio per plurlaterado (ang. trilateration) tra trovo la pozicio de kaj la distanco al almenaŭ tri satelitoj. Kutime biriloj ne havas perfektekzaktajn horloĝojn, kaj tial ĝi devas kontakti unu aŭ du pliajn satelitojn por korekti la eraron de la birila horloĝo.

Historio

Ofte modernaj teknikoj naskiĝas en la militista sfero kaj nur poste populariĝas ankaŭ en la civila mondo. Tiel okazis pri la birada sistemo. Jam meze de la pasinta jarcento militistoj sentis la bezonon precize scii, kie ili estas, ekzemple meze de praarbaro aŭ en dezerto. Por faciligi tion, Usono lanĉis aron da satelitoj. Kalkulante la relativajn distancojn al pluraj el ili, oni povis precize determini, kie oni estas. Usono nomis sian sistemon Global Positioning System (GPS) (tutmonda pozicitrova sistemo).

Kompreneble, en la periodo de la malvarma milito Usono ne longe restis la sola ŝtato kun birada teknologio. Sovetio baldaŭ sekvis kaj kreis sian Globalnaja navigacionnaja sputnikovaja sistema (GLONASS) (tutmonda naviga persatelita sistemo), kaj komence de la nuna jarcento la Eŭropa Unio decidis krei sian propran sistemon Galileo, por povi esti sendependa okaze de konflikto. Galileo laŭplane estos preta en 2011.

En decembro 1993 la usona sistemo GPS havis 24 satelitojn, kiuj kovris la tutan tersurfacon. Tio forte popularigis la sistemon, kaj ekde tiam tiu pormilita inventaĵo estis uzata ankaŭ por pacaj celoj. En luksaj aŭtomobiloj oni instalis birilojn, aparatetojn, kiuj povas determini, kie la aŭto troviĝas, kaj krome indiki, kien oni veturu por atingi difinitan celon. Mezume 1,4 milionoj da biriloj estis produktataj jare en la fino de la 20-a jarcento. La unuaj estis tamen tro kostaj por mezuma ŝoforo. Pli popularaj iĝis la biriloj kune kun la populareco de poŝkomputiloj.

Eksteraj ligiloj