Katolika skoltismo

El SkoltVikio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La esprimo Katolika skoltismo celas nuntempe identigi skoltismon praktikatan en konfesiaj asocioj kun katolika kredo.

Tiu ĉi fenomeno komenciĝis en Anglio kun skoltaj unuoj kiuj, kvankam aliĝante al pluralisma asocio, deklaris sin katolikaj kolektante junulojn de tiu ĉi konfeso.

Poste, en evoluigado de skoltado, landoj kun katolika plimulto (kiel Italio kaj Francio) interplektis la skoltan edukadon kun la religia, igante ĝin ununura metodo kiu prenis la nomon de "katolika skoltado". Tiu aliro estis forte kritikita en la 60-aj kaj 70-aj jaroj de la 20-a jarcento, lige kun malpliigo de la graveco de religia edukado, kiu kondukis al skoltado kiel eduka itinero proponita al infanoj kadre de antropologia perspektivn kiu estas inspirita de la kristana vizio de homo kaj kiu konsistigas samtempe ŝanco por plua kresko en la katolika kredo,

Historio

La naskiĝo de katolika skoltismo

En 1910,, 3 jaroj post la fondo de la skolta movado far Robert Baden-Powell, la unua itala skolta grupo estas fondita en Bagni di Lucca de Sir Francis Vane, kiu komencis la R.E.I. (Italaj Knaboj Esploristoj).

Al tiu ĉi asocio tuj aliĝis Juventus Juvat, katolika junulara asocio fondita 5 jarojn antaŭe de la ĝenova pedagogo Mario Mazza. Tamen tiu grupo forlasis la asocion post nur unu jaro ĉar la katolika naturo de la grupo mem estis taksata negative de la loka estraro.

En 1913, post konvenaj kontaktoj kun la kurio, la Gioiose (nomo kiu identigis la anojn de Juventus Juva) kreis la R.E.C.I. (Italaj Katolikaj Skoltaj Knaboj) en la klostro de la preĝejo Saknta Maria delle Vigne (de la vitejoj), en Ĝenovo. Tiu estis la unua katolika skolta asocio en la mondo. En tiuj jaroj la intereso al skoltado igis multajn katolikajn grupojn komenci skoltajn realaĵojn, la plej multaj el ili, pro la samaj problemoj renkontitaj fare de Gioiose koncerne al kredon, transiris de R.E.I. al la C.N.G.E.I. (Itala Brigado de Junaj Esploristoj, fondita en 1913 de Carlo Colombo) sed eĉ en tiu ĉi asocio religia edukado ne trovas sufiĉan spacon, tiel kondukante al la deziro krei propran asocion.

En 1916, grafo Mario di Carpegna, lau mandaton de la "Societo de la Katolika Junularo" vojagĝis al Anglio por renkonti Baden-Powell kaj lerni pri skoltad. Post lia reveno, la katolikaj grupoj apartenantaj al la C.N.G.E.I. kreis sub lia gvidado la ASCI "Italan Katolika Skoltisma Asocio" en kiun tuj fandigxis la R.E.C.I. Post akiro de eklezia rekono, ASCI iĝis la unua katolika skolta asocio havantan landan amplekson kaj rilatojn kun la Monda Skolta Oficejo.

La evoluo de katolika skoltismo

En 1920 en Francio, danke al kelkaj laikoj kaj pastroj gvidataj de la jezuita pastro Jacques Sevin, naskiĝis la "skoltoj de Francio", franca katolika asocio simila al ASCI. Samjare, dum la unua Monda Ĵamboreo , Patro Jacques Sevin. s.j., la grafo Mario di Carpegna kaj la belga prof-o J. Corbisier starigis la "Mondan Sekretarejon de Katolika Skoltismo" kun la aprobo kaj bonvolemo de la fondinto kaj nun monda skoltestro Baden-Powell.

En 1920 en Francio, danke al kelkaj laikoj kaj pastroj gvidataj de la jezuita pastro Jacques Sevin, naskiĝis la "skoltoj de Francio", franca katolika asocio simila al ASCI. Samjare, dum la unua Monda Ĵamboreo , Patro Jacques Sevin. s.j., la grafo Mario di Carpegna kaj la belga prof-o J. Corbisier starigis la "Mondan Sekretarejon de Katolika Skoltismo" kun la aprobo kaj bonvolemo de la fondinto kaj nun monda skoltestro Baden-Powell.

Katolika skoltado, for de iĝi "paralela movado" aŭ "movado ene de movado", alprenis sian propran identecon, kiu prepariĝis fari gravan kontribuon (kiel dirite de Baden-Powell mem) al la kvalita kaj nombra evoluo de la monda skoltaismo, precipe en Itala kaj Francio.

Brdauyrinde, post kelkaj jaroj, La itala evoluo estis ĉesigita per la subpremado de la skoltaj asocioj, per la volo de la faŝisma reĝimo. Tio malaperigis Italion el la monda skolta sceno. Tamen ne ĉesis la evoluo de la katolika skoltismo, kiu dank'al la pusxo donita de pastro Jacque Sevin fariĝis fekunda kaj mova forto sur la monda sceno.

Skoltismo, en kies "antropologia perspektivo" ĉiam estis rekonita la kristana vizio de homo metita de Baden-Powell (filo de anglikana pastro kaj fervora kristano), iĝas en la vizio de Pastro Sevin ilo por la formado de la kristana personeco de liaj knaboj.

La skolta metodo estas reviziita en tiu ĉi perspektivo por identigi pliajn aspektojn utilajn por la spirita, morala kaj karaktera edukado de la knabo, sen tamen distordi aŭ modifi ĝin iel ajn.

Ekzemple, danke al la pastro Antoine-Louis Cornette (Maljuna Lupo), pastro Marcel Forestier, Sevin mem kaj aliaj, la ideo de esploristo kiel "éclaireur", aŭ, en la franca lingvo, "knabo kiu alportas lumon", kiu fariĝas ne nur bona. civitano, kiu faras sian devon al la socio, sed malgranda apostolo, kiu portas la lumon de la kredo, same la rolo de la estro estas rigardata ne nur kiel "servo" sed kiel elekto, vokiĝo, kaj tiu ĉi sperto ne troviĝa ĉe la fino de vojo sed en la vojo mem de realigo de la persono proponita de skoltismo.

La ĉefa kontribuo de la katolika skoltismo tamen estas al la Rovera metodo, kiu disvolviĝas en ĉi tiuj jaroj, tion ĉefe faras la dominikana Pastro Forestier kaj la jezuito Paul Doncoeur.

La komenca intuicio de Baden-Powell pri "rovero" estas revizitita kaj transformita de simpla "vaganto" al "pilgrimanto", kie la vojo iĝas ne nur loko de spirita ekzercado sed ankaŭ metafore "vojo" kiu kondukas al celo same kiel por pilgrimanto. La "La spiriteco de la vojo" naskiĝas kie la vojo fariĝas loko de "interna dezerto" donita de la bezono de "esenceco" kaj apartiĝo de la ĉiutaga vivo kiun ĝi postulas.

La konturo de la klano ankaŭ estas reviziita kaj formita sur benediktana vivo: la komunumoj estas kolektitaj ĉirkaŭ klanestro (kvazau abato) kiu, se la komunumoj estas dividitaj en pli malgrandajn komunumojn kaj disigitaj ĉie en la teritorio, havas halpantojn (priori). Eniro en la komunumon estas sub kondiĉo de aliĝo al la regulo kaj, post periodo de noviceco, oni estas vokita al plena akcepto (subskribo de la klana ĉarto) kiun sekvas periodo de konfirmo (kvazau provizoraj votoj - klana vivo). ĉe kies fino la plena aliĝo al la stilo de Roverismo estas deklarata per la "Foriro" (konstantaj votoj). En ĉi tiu vizio, la vojo iĝas la "klostro de la rovero", loko de pripensado, preĝo kaj diskuto, kaj la bruna koloro, elektita por la rovera uniformo, simbolas kaj la vojon kaj la monaĥan veston.

Tiu ĉi vizio de Roverismo ricevas vastan akcepton kaj, dank'al la aprobo de Baden-Powell, ĝi ankaŭ disvastiĝas ekster katolikaj medioj. En ĉi tiu periodo, dank'al lia laboro kaj tiu de Vera Barclay (katolika knabino kunaŭtoro de la Manlibro de la lupidido kaj unua Akela de Anglio) skoltado rapide akiras krediton ne nur ĉe katolikoj sed ankaŭ en la ekleziaj hierarkioj kiuj ne nur aprobas. skoltadon sed ili rekonas ĝin kiel idealan ilon en junulara edukado kaj promocias ĝin.

Al tiu ĉi periodo ni ŝuldas riĉan produktadon de skoltaj kantoj (multaj subskribitaj de pastro Jaques Sevin s.j. mem) kiel la Kanto de la adiaŭo, la Kanto de la promeso, la Kanto de la sunsubiro (Sinjoro, starantaj inter la tendoj), la Legendo de fajro (brilas la fajro) kaj aliaj.

Itala katolika skoltismo

Kiel jam menciite en 1927 la italaj skoltaj asocioj estas proskribitaj, blokante la kreskon de itala katolika skoltismo en ĝia momento de plej evidenta metodika kaj nombra evoluo.

Kun la falo de la faŝismo kaj la oficiala rekomenco de la agado, ni konstatas, ke la itala skoltado ne malaperis dum la "silenta ĝangalo" (tiel oni nomis la periodon de malpermeso de skoltado) sed fariĝis subtera: pluraj skoltaj realaĵoj ne formortis sed multaj gvidantoj restis en kontakto kun siaj fratoj de trans la Alpoj kaj trans la Kanalo, provante konservi italan skoltadon vivanta laŭ sia propra eta maniero. La ASCI estis tiel rekonstruita sur la heredaĵo lasita antaŭ la halto de agadoj, ĝisdatigita pri la evoluoj de skoltismo kaj "en paŝo" kun monda frateco, riĉigita per la laboro de la franca katolika skoltismo kaj en kontinueco kun la spertoj de kaŝaj skoltaj grupoj. Inter tiuj grupoj elstaras la Vagantaj Agloj de Milano, trupo kiu kolektis plurajn junulojn el la dissolvitaj milanaj trupoj kaj daŭrigis la agadojn, unue en la formo de esploristoj kaj, tra la jaroj, de Roverismo, inspirite de la modeloj proponitaj trans la Alpoj, sed adaptante ilin al sia propra realo.

La itala katolika skoltismo havas superregan reviviĝon, kiu trenas kun si ankaŭ la reviviĝon de laika skoltismo en Italio (CNGEI), la evoluoj de la monda skoltado estas akiritaj (kiel la organizo en grupojn kun apartaj branĉoj) kaj la asocio reorganizita laŭ la nova konturo de la movado.

La branĉoj disvolviĝas reprenante la sperton de franca skoltismo, sed reinterpretante ĝin siavice: en ĉi tiu periodo naskiĝis la "itala lupidismo" de Fausto Catani kiu, krom reformado de la metodo (inter la plej popularaj en la mondo), reformas la organizan strukturo de la branĉoj proponante la starigon de "naciaj patroloj" kiuj fariĝos modelo imitata ene kaj ekster landaj limoj.

Surbaze de la sperto de la Vagantaj Agloj (kaj inspirite de la franca modelo), la itala Roverismo (praktike ne ekzistanta antaŭ la silenta ĝangalo) komenciĝas kaj havos bazajn kolonojn en kelkaj el la Vagantaj Agloj (kiel ekzemple Pastro Andrea kaj Vittorio Ghetti). La prestiĝo de la itala katolika skoltismo rapide kreskis kaj antaŭ la fino de la 1940-aj jaroj la aŭtoritateco de homoj kiel ekzemple Salvatore Salvatori, Fausto Catani kaj Osvaldo Monass estis rekonita tutmonde, kaŭzante la nomumon de Osvaldo Monass en la Monda Skolta Komitato en 1951.

Katolika Skoltismo en la 1960-aj jaroj kaj 1970-aj jaroj

En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj kreskanta kritiko de tradiciaj edukaj modeloj kaj de la Eklezio frapas la skoltismon, precipe katolikan.

Multaj homoj ekopinias ke "katolika skoltado" ne plu estu metodo por edukado de infanoj en kristana maniero, sed simple eduka itinero proponita al infanoj enmetitaj en antropologia perspektivo, kiu estas inspirita de la kristana vizio de la homo kaj kiu samtempe konsistigas okazon por plua kresko en kredo.

Sur tiu ĉi ondo jam en la 1950-aj jaroj en Francio la rovera brancxo estis reviziita, forigante ĝin de la "Vojo" kaj sekve de la "spiriteco de la vojo", dum en Italio la ASCI ŝanĝos sian nomon de "Itala Katolika Skolta Asocio" al "Asocio de Italaj Katolikaj Skoltoj", forirante de modelo, en kiu la asocio agnoskas sin en la Eklezio por aserti tiun ĉi membrecon kiel "persona" elekto.

Tiuj elektoj en Italio radikaliĝas en la 1970-aj jaroj kiam, precipe en AGI (la karolika skoltina aoocio), discastiĝas ideoj pli malproksimaj de la Eklezio, foje kontrauklerikalaj,, igante la metodaron malproksimigante la metodon ne nur de la katolika aliro, sed ankaŭ de tiu de la fondinto mem, konsiderante ke li havis antaŭjuĝan "kristanan vizion de homo kaj socio"

Koncernitaj de tiuj tendencoj, kelkaj gvidantoj de ASCI kaj AGI unue kreis la Skoltan Komunumon de Soviore kaj poste la Baden-Powell Studcentron por protekti la skoltismon unue kaj ĉefe en ĝia metoda integreco kia ĝi estis konceptita de la fondinto, kaj en ĝia funkcio de spirita kaj religia kresko.

Kontrau ĉi tiu vizio, konsiderata kiel la natura pozicio de nekonfesia asocio kiel deklarite de B.-P., kelkaj estroj fondis la FSE kiu en 1976, ŝanĝante sian statuton (kiu kondukos ĝin al preni la nomon de UIGSE-FSE) proponas sin kiel supernacian federacion de katolika skoltado en malkonsento (sed neniam en kontrasto) kun la CICS kaj CICG.

Ekde 2003, kun la oficiala agnosko de la Sankta Seĝo al la UIGSE-FSE, tiuj konfederacioj konkuras mondskale kiel malsamaj esprimoj de la katolika skoltismo: la CICS (kaj CICG) kiel subtenanttoj de skoltado kiel medio por spirita kresko en katolikaj realaĵoj, la UIGSE-FSE kiel subtenanto de katolika skoltado en la tradiciisma senco: tio estas, kiel metodo utila por religia edukado.